Albius Tibullus
KONDAMNO AL LA MILITO

Kiu la terurajn glavojn kiel unua do eltrovis?
      Kia kruelul' sovaĝa, vere fera li estis ja!
Tiam estis komencitaj la hommurdo kaj la bataloj,
      kaj pli kurta malfermiĝis vojo por la terura mort'.
Aŭ li, povra, eĉ ne kulpas? Nur ni turnis por nia plago,
      kion kontraŭ la sovaĝaj bestoj al ni donacis li?
Kulpas ja la multekosta oro: ĉar milito ne estis,
      kiam ĉe l' festenoj oni trinkis nur el ligna pokal'.
Nek redut', nek fortikaĵo estis; inter sia ŝafaro
      la paŝtisto endormiĝi povis en kvieta sekur'.
Ho, en tiuj tempoj vivi! Nek armilojn koni, la hidajn,
      nek kun kor' tremanta aŭdi blekon el la milita korn'!
Nun mi al batal' treniĝas, kaj malamiko eble ie
      sian lancon jam preparas por ĝin ĵeti al mia flank'.
Gardu min, prapatraj Laroj, kiuj edukis min patrone,
      kiam ĉe piedoj viaj kiel knabo kuradis mi.
Kaj ne hontu, ke vi estas nur el ŝtip' malnova faritaj,
      tiel same vi ja loĝis en la hejmo de l' olda av'.
Tiam oni sin pli firme tenis al sia vorto, kiam
      malriĉkulte ligna dio staris en la simpla domet'.
Li kontentis, se vinberojn iu portis al li ofere,
      aŭ el grenospikoj plektis kronon por lia sankta kap',
kaj, kies deziro estis plenumita, tiu oferis
      kukon, post li filineto venis kun la pura miel'.
Ho forpelu de ni, Laroj, sagojn siblajn en la aero,
      mi oferos la plej dikan porkon el mia porkostal'.
Tiel mi vin volas plaĉi: hom' alia fortu en armoj,
      sternu eĉ la malamikajn estrojn kun favoro de Mars',
poste al mi, dum mi trinkas, li rakontu pri l' heroaĵoj,
      kaj per vino la tendarojn sur la tablo li pentru do.
Kia frenezum': akceli mornan morton per la milito,
      ĝi proksimas ja, kaj venas ŝtele per silenta pied'.
Nek tritik-, nek vin-rikolto estas sube, sed la aroga
      hund' Cerbero, kaj la turpa navigisto de l' akvo Styx,
tie kun la kontuzitaj vangoj kaj bruligitaj haroj
      palaj trupoj tumultante iras al la tenebra marĉ'.
Kiom pli laŭdinda estas, kiu, en maljun' nenifara,
      sin okupas pri la lertaj nepoj en modesta domet',
li mem paŝtas siajn ŝafojn, lia fil' la ŝafidojn gardas,
      kaj, laculon, lin per varma bano atendas la edzin'.
Tiel al mi estu, kronu mian kapon blanka hararo,
      kaj pri la malnovaj tempoj fabeladu mi, maljunul'.
Dume kampojn loĝu Paco. La blankbrila Paco unue
      sub la kurbajn jugojn jungis bovojn por la plua labor',\
Paco flegis vinberujojn, kaŝis dolĉan sukon en uvon,
      ke en kruĉon vinon puran verŝu la patro al la fil',
dum la pac' pioĉo agas kaj plugilo; la ilojn tristajn
      de l' milito dura kovras rusto en malluma angul'.
El la sankta bosko hejmen kamparan' ebrie veturas,
      la edzinon kaj infanojn kun si portas sur sia ĉar'.
Sed batal' de Venus ardas: jen, kun distaŭzita hararo,
      la knabino konkerita post la rompo de ĉambropord'.
Ploras ŝi pri l' kontuzita vango, sed ankaŭ la venkinto
      ploras, ke li tion povis fari per furioza man'.
Sed Amoro, la lasciva, la kverelon eĉ ekscitadas
      kaj sidiĝas malrapide meze de l' koleranta par'.
Ho, el ŝtono kaj el fero estas, kiu sian amatan
      batas; tiu ja la diojn infrenŝiras el ĉiel'.
Ja sufiĉu sur la korpo la leĝeran veston aperti,
      ja sufiĉu la dissolvo milda de ŝia har-ornam',
ja sufiĉu por larmado movi ŝin: kvaroble feliĉa,
      pro kies impeto falas larm' de tenera knabinet'.
Sed la vir' de krudaj manoj, tiu la ŝildon kaj la klabon
      portu, kaj de l' milda Venus tiu tenu sin en lontan'.
Do alvenu, bena Paco, spikojn en la mano tenante,
      kaj el la purblanka sino por ni abunde fluu frukt'.